János Szász (reĝisoro)
János Szász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szász János |
Naskiĝo | la 14-an de marto 1958 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1983) |
Familio | |
Patro | Péter Szász |
Edz(in)o | Gyöngyvér Bognár (en) (2001–) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro teatra reĝisoro scenaristo aktoro |
János Szász [jAnoŝ sAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szász János estas hungara reĝisoro, dramaturgo, scenaristo, altlerneja instruisto. Lia patro estis Péter Szász.
János Szász [1] naskiĝis la 14-an de marto 1958 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Szász devenis el juda familio. Li laboris post mezlernejo en Nacia Teatro (Budapeŝto) (1976-1980), poste li estis asistanto de László Vámos en Operetoteatro (Budapeŝto). Li akiris dramaturgian diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1983, filmreĝisoran diplomon post 3 jaroj. Dum lernado kelkfoje li estis ankaŭ figuranto. En 1988 li faris televizian filmon, en la sekva jaro jam kinfilmon. Ekde tiam li reĝisoradis ne nur filmojn, sed ankaŭ teatraĵojn. Liaj pli gravaj stacioj estis Naciaj Teatroj en Budapeŝto kaj Miskolc, Gaja Teatro, eksterlande en Bostono, Vaŝingtono, Oslo. Ekde 1999 li estas membro de Eŭropa Filma Akademio. En 2000 li ekinstruis en la menciita Teatra Altlernejo, kie li ricevis la instruan rangon docento en 2008. Li ricevis plurajn premiojn inter 1992-2013.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Reĝo Lear (2007)
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj (2009)
- Milán Füst: Boldogtalanok (2009, 2011)
Elektitaj kinaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Tavaszi zápor (1983)
- Woyzeck (1994) (ankaŭ scenaristo)
- Ópium – Egy elmebeteg nő naplója (2007) (ankaŭ scenaristo)
- A nagy füzet (2013)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [2]
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- anglalingva biografio kun foto